Template:Front/featured/Esperanto

From Linguifex
Jump to navigation Jump to search

La brudinga estas lingvo parolata en la lando de Harkeno, supoze kreita je la aŭroro de la Lasta Epoko per Clyde P. Riddlesbrood. Scott L. Hamilton kreis la brudingan por la Riddlesbrood Touring Theater Company, bazita sur elementoj disvolvitaj per Ryan Long, la reĝisoro de la teatro. Dum la aŭtono de 2014, krei kaj mastrumi la lingvon fariĝis la respondecoj de BenJamin P. Johnson.

La standarda vortordo estas subjekto–verbo–objekto (SVO), ie en la mezo de la sinteza-izola skalo, kun deviga V2-a vortordo. La brudinga silabo estas maksimume CCVCC kaj minimume V.

Ŝvebantaj kapoj: gedreen e doon/wis
Maskoj: gedreen e doon/wis

Krome latinigo, la brudinga ankaŭ uzas skribsistemon, kiu enhavas du arojn de karaktroj: vidajn karaktrojn kaj blindajn karaktrojn. La vidaj karaktroj formas alfabeton kaj ĉiu reprezentas apartan brudingan sonon. La blindaj karaktroj estas logogramoj uzataj en diversaj manieroj. Ĉi tiuj "vizaĝoj" (kiu nomiĝas gawbren) povas uziĝi sur diversaj iloj kaj ilustroj aŭ eĉ kopiiĝi per aktoroj por rakonti "historion ene de historio". La angulo de la kapo ankaŭ povas manipuliĝi por krei duoblaj signifoj. Estas maldekstre du ekzemploj de indiko, kiu povus signifi "Pordego de Vizaĝoj" (gedreen e doon) aŭ "Pordego de Revoj" (gedreen e wis).